Elektromobily, o.s.
Oficialaj retpaĝoj de la civila asocio "Elektromobily, o.s." en Ĉeĥio
Renkonto kaj konkuro de elektromobiloj en Sedlec-Prčice, 9.7. 2011: vidu la retpaĝoj ĉeĥlingvaj >>>
Ĉu vi scias, ke...?
-
Dum la lasta jardeko, nome sole danke al la telekomunika teĥniko, la kvalitoj de akumulatoroj atingis tian nivelon, ke la elektromobiloj kun akumulatoroj el laptopa tekokomputilo (Tesla roadster) atingas parametrojn pli bonajn ol la plej bonaj sportaŭtoj (Ferrari, Porsche) kaj la veturfino estas ĝis 500 km per unu ŝargo, kiu povas daŭri malpli ol unu horon.
-
Ĉe utiligo de elektro el la ordinara energetika mikso en la Ĉeĥa Respubliko la specifaj emisioj pro trafiko de la elektromobilo estas pli basaj ol emisioj de plej modernaj kaj plej ekonomiaj aŭtomobiloj kun benzina aŭ petrola movilo. La kostoj por traveturi 100 km estas ekde 2 Є ĉe normala elektroĉerpado el la energetika reto (alta tarifo).
-
Elektromobiloj povas eĉ helpi stabiligi la distribuan reton, se ili ŝargos „inteligente“ (http://cs.wikipedia.org/wiki/Smart_grid) dum la tempo, kiam la elektro restas tro multa (nokta kurento, plialtigita produktado el solaraj fontoj aŭ ventogeneratoroj k.s.). Teorie ili povas eĉ liveri la elektron reten okaze de manko – ĉe konvena simbiozo kun la elektroproduktisto (oni eksperimentas en Usono).
-
Pluraj homoj jam kutimiĝis al la bruo de la brulmotoroj tiom multe, ke ili havas problemojn pro mankanta bruo ĉe surmerkatigataj elektromobiloj. Oni prikonsideras la eblon kompletigi la elektromotorojn per artefarita bruo.
-
Se la plej grandaj mondaj ekonomioj ne reagos al la ĵus atingita pinta petrol-produktado per principa forlaso de bruligado de petrolo en la transportado, la petrolaj kompanioj realigos la scenaron de transirado al la viskozaj (pezaj) petroloj. Sed tio ne kondukus al malkarigo de la fueloj (kompare kun prezoj nuntempaj). Por la vivomedio tio signifus plifortigon de praktike ĉiuj malsanigaj emisioj, ĉefe de la malfacile forigeblaj kancerogenaj solidaj nanopartikloj. Plie, la akvo-poluo per viskozaj petroloj foriĝas multe pli malbone ol la poluo per klasika petrolo.
aktualigo: 24.5. 2011 Jaromír Vegr kaj Václav Procházka
Aliaj organizacioj en Eŭropo:
AVERE - 14 eŭropeaj landoj (inklude Čeĥio) + Tunizio
Slovakio: http://www.elektromobily.sk/
Ukrajnio: http://e-m.org.ua (kontakto: banz@e-m.org.ua)
Rusio: http://electroauto.ru
(aktualigo 29.6. 2011)